Teksto M. Redoulez - Muziko T. Faverial En la golfo abundas sablaĵoj Malfacilas traŝipi eĉ tage Do bezonas dum nokt' ekipaĵoj Nepre luman lanternon sav-age Rekantaĵo : Solece sur rok'insul' Sub ardo aŭ en nebul' Jen fronte al ondolul' Fieras la izolul' Do dum bolas la mar' pro alfluo, Eĉ se ŝaŭma kolero molestas, De vespero fidele ĝis fruo Brileganta la turo plurestas. Lanternisto ĝojridas kun mevoj Bonhumora, jes li diligentas ! Malproksimen lin portas nur revoj, Sur delfeno vojaĝo ja tentas ! Ĉiuj ŝipoj lin konas sur maro, Li ne vivas en ĉela sufero, Kvankam foje tro longas ŝtuparo, Ĝi kondukas al lia libero ! |
La lanternulo
Publié dans Non classé
Laisser un commentaire