Vizito al Eŭrodisnej' Teksto kaj Muziko Marcelo Redoulez Dum dimanĉo, bela tago, Familio eĉ en Prago Vespermanĝas, bona ago ! Ĉe Mak Donald kun la flago ! Post delico...bona blago ! Jen invito (kun la pago) Por vizit'al...nova gago ! Eŭrodisnej!!!... kia plago ! Venu por vidi Mikemuson, Maltrafu ne Fantazibuson ! Revivu infanajn revojn tuj Promenante kun via monuj'. Ĉe kastelo, turoj belaj, Kuras bestoj karuselaj. Vi ekrajdu al renkontoj Kun herooj de l'rakontoj. Dumbo iĝis klubkelnero : Kokakolo kaj biero Fluas, ŝaŭmas por kliento, Kiu pagas kun kontento; Neĝulino regravedas Sed demando plu ŝin tedas : Kiu do el la sep nanoj Estas patro de l'infanoj ? Cindrulino en ĝardeno Fumas herbojn el Edeno. Provu mem kaj vi konstatos, Ke citrolo kaleŝo statos. Ariel', virin' de l' maro, Logas nun sur trotuaro. Por beltempa seksplezuro Princo zorgas pri l' sekuro. Petro Pan, fia pirato, Zorgas pri l'edzin' sen sato. Pri perforto kaj forŝtelo Mutas estro de l'bordelo. Ĉiuj el Dinejanaro Okulumas al dolaro. Estas ĉiu mon' bonvena En la kason jam malplena. Sed ja Moŭgli, jen fatalo, Kontolibrojn de l' ĝangalo Mistifikas, trompas fiskon, Bone kalkulante riskon ! |
Vizito al Eŭrodisnej’
Publié dans Non classé
Laisser un commentaire