Teksto kaj Muziko Thierry Faverial Homoj frenezas ĉar ili sufokas la teron Sub malpuraĵoj ĝi muĝas, minacas homaron Mi petas de l'mond' ke grand amikec' Nasku la pacon en la korvarmec' Mi petas de l'mondo ke ĝi flamiĝu pro amo Haltu militoj, ordigu pafilojn rapide Ĉesu buĉadon kaj ne plu perfortu senĉese Mi petas de l'mond' ke grand amikec' Nasku la pacon en la korvarmec' Mi petas de l'mondo ke ĝi flamiĝu pro amo Fidu al via kor' kiam ĝi batas pro amo Donu la manon al viaj apudaj amikoj Mi petas de l'mond' ke grand amikec' Nasku la pacon en la korvarmec' Mi petas de l'mondo ke ĝi flamiĝu pro amo |
Mi petas de l’mondo
Publié dans Non classé
2 commentaires
2 réponses à Mi petas de l’mondo